Kio estas demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj?

Lucia Publikigita: 2021-07-27 22:14:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, en la mondo ekzistas ne nur unu socia modelo kaj ekonomia sistemo aŭ sola speco de demokratio. Ĉu vi konsentas kun mi?

Elias Jabbour, konata brazila akademiulo pri marksismo kaj vicprofesoro pri ekonomiko en Rio-de-Ĵanejra Universitato, lastatempe diris en sia artikolo, ke demokratio devas esti starigita surbaze de malsamaj historiaj kondiĉoj, disvolvaj niveloj kaj karakterizaĵoj alfrontataj de diversaj landoj aŭ nacioj.

Ekde 1949, kiam fondiĝis nova Ĉinio, la lando kreis apartan demokration, kiu ne nur spegulas historiajn kaj sociajn kondiĉojn de la lando, sed ankaŭ konformas al disvolviĝo de la socialisma sistemo.

Kio do estas demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj? Ĉu ĝi inkluzivas elektadon? Ofte venas tiuj demandoj al la plejparto de homoj pro nesufiĉa kompreno. Unue, demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas demokratio de la malsupro al la supro, en kiu baznivelaj popolamasoj havas vastajn rajtojn. Povas esti dirite, ke ĝi estas demokratio givdata de la Komunista Partio de Ĉinio kaj partoprenata de nekomunistaj partioj kaj aliaj sociaj fortoj. Malsame ol en okcidentaj landoj, riĉuloj en Ĉinio ne povas per ekonomia povo influi liberan esprimadon de la publiko.

Do, kiajn karakterizaĵojn demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj havas? Mi prezentos al vi morgaŭ.

Dividu