Kiajn karakterizaĵojn demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj havas?

Lucia Publikigita: 2021-07-28 21:08:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas demokratio evoluigita sur la bazo de vilaĝo, gubernio, urbeto kaj distrikto. En ĉiu kvina jaro okazas elektado de bazaj deputitoj, poste naskiĝas deputitoj el plialtaj tavoloj per nerektaj elektadoj, kaj fine elektiĝas deputitoj por la Nacia Popola Kongreso.

Kiajn karakterizaĵojn demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj havas? Ĉu deputitoj rekte elektitaj en la Okcidento estas certe pli demokratiaj ol tiuj nerekte elektitaj? Estas menciinde, ke la Nacia Popola Kongreso kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco okazigas ĉiu sian jaran sesion dum 15 tagoj en ĉiu jaro en Pekino, kio signifas, ke dum restaj 350 tagoj, la deputitoj kaj la membroj laboras sur siaj postenoj, kaj tio garantias, ke tiuj reprezentantoj venas el la bazo. Estas tute malsame, ke politikistoj naskitaj el rektaj elektadoj laŭ la okcidenta demokratio pensas nur kiel proksimiĝi al la voĉdonantoj dum elekta procezo.

Povas esti dirite, ke tia demokratio estas socialisma demokratio, en kiu al deputitoj ne eblas manipuli elektadon per mono, nek regi la landon per lobiado. Demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj marŝas sur esplora vojo. Kompare kun kapitalismo kaj feŭdismo, socialismo estas tre juna. En la evolua historio de la homa socio, ĝi jam faris la unuan paŝon al starigo de novtipa politika sistemo kaj sistemo de reprezentantoj.

Amikoj, ĉu vi havas pliajn demandojn pri demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj? Komentu al mi!

Dividu