Kronviruso: kion ni sciu nun

Lucia Publikigita: 2021-07-30 19:15:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hodiaŭ mia vidaĵo estas pli longa ol antaŭa, ĉar mi volas diskuti kun vi pri la origino de KOVIM-19. Eble vi jam scias, ke la MOS volas lanĉi duafazan enketon pri KOVIM-19 en Ĉinio, inkluzive de kontrolado de la Wuhan-laboratorio.

Hooo… sed ĉi-foje, ili volas reveni por esplori eblojn, ke la nova kronviruso tralikiĝis el la laboratorio.

Jes, ion la usona registaro forte rekomendis.

Mi estas surprizita kaj… ne ne ne, ne nur mi, mi povas diri ke Ĉinio estas surprizita kaj konfuzita pro la ŝajna devio de la MOS de la antaŭa konkludo antaŭ nur kelkaj monatoj.

Ni kune rememoru, ke januare, la teamo gvidata de la MOS faris kvar-semajnan enketon kaj esploron en Wuhan kaj vizitis la Instituton de Virologio de Wuhan. Marte la teamo diris en komuna raporto, ke la viruso probable estis transdonita de vespertoj al homoj pere alia besto, kaj tralikiĝo el laboratorio estis ege neebla.

Pasintjare, ĝenerala direktoro de la MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĉiam alte taksis la rimedojn de Ĉinio por regado kaj prevento de la pandemio kaj ĝian helpon al aliaj landoj.

Sed liaj vortoj ne plaĉis al la tiama usona prezidento Donald Trump, kiu insiste kredis, ke la MOS defendas la ĉinan registaron.

Poste Trump anoncis usonan retiron el la MOS. Usono ĉesis pagi siajn kotizojn, dirante, ke la MOS ne plenumis reformojn subtenitajn de Usono. Ĉi tio alportis grandegan premon al la MOS, ĉar Usono estis la plej granda mondonacanto al ĉi tiu agentejo de la UN.

Poste usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke ekzistas "enormaj pruvoj", ke la eksplodo komenciĝis en laboratorio en Wuhan, Ĉinio. Sed ĝis nun, neniu pruvo estis prezentita.

Maje, prezidento Joe Biden ordonis al usonaj sekretaj servoj fari raporton pri la origino de KOVIM-19 en 90 tagoj.

Junie, gvidantoj de G7 instigis al la MOS lanĉi novan enketon en Ĉinio.

Nun ili sukcesis.

Mi ne scias kiom da premo la MOS ricevis, sed la ŝanĝiĝo de la ĝenerala direktoro de la MOS prezentis al mi multajn informojn.

Ĉi tio okazis ankaŭ al aliaj sciencistoj.

Anthony Fauci, la ĉefa medicina konsilisto de la usona prezidento kaj la ĉefa scienca voĉo por la respondo de Usono al la pandemio, estas sub fajro de respublikanoj.

D-ro Fauci malakceptis la teorion pri origino de laboratorio, dirante, ke la viruso ne povus esti artefarite manipulita. Kiel sperta sciencisto, li portas la pezon de faktoj kaj longa sperto, sed malfeliĉo venas de la buŝo. Respublikana senatano Marsha Blackburn, Marco Rubio kaj Tom Cotton daŭre alvokas d-ron Fauci eksiĝi, kaj Rubio malkaŝe diris, ke d-ro Fauci devas fari kredindajn klarigojn pri la originoj de KOVIM-19. Do estis multe da irado kaj reveno pri tio, kion diris d-ro Fauci pri la teorio “tralikiĝo el laboratorio”.

Mi bedaŭras, ke li ne estas sola.

Danielle Anderson, alilanda fakulo, kiu laboris en la laboratorio de Wuhan, diris, ke la laboratorio havas la plej striktajn biosekurecajn rimedojn kaj neniu en la Wuhan-a instituto estis infektita. Sed pro ŝiaj vortoj, laŭ raporto de Bloomberg, ŝi alfrontis minacojn de perforto el ekstremismaj politikaj fortoj.

D-ro Angela Rasmussen, usona virusologo, kiu forte oponas la teorion “tralikiĝo el laboratorio”, ankaŭ estis submetita al interreta mistraktado, persekutado kaj eĉ fizikaj minacoj.

Junie, Dominic Dwyer, profesoro pri infektaj malsanoj en la Medicina Fakultato de la Universitato de Sidnejo kaj membro de la teamo gvidita la MOS, kiu laboris en Wuhan, skribis artikolon en la Guardian, ke la teorio “tralikiĝo el laboratorio” komenciĝis kiel onidiro, sed por prilabori politikon, ĝi estis intence disvastigita kaj subtenata de iuj registaroj.

Krome…

David Asher, esploristo de Hudson Instituto eksplicite diris, ke Usono devas liveri rekompencon por allogi ĉinajn perfidulojn kalumnii Ĉinion. La interesa afero estas, ke iama usona ŝtatsekretario, Mike Pompeo, ankaŭ estas esploristo en ĉi tiu pensfabriko.

Hazardo? Aŭ eble ne?

Sendube, ne devas spuri la originojn de KOVIM-19 por la avantaĝo de la tuta homaro. Sed la amplekso devas esti tutmonda, ne nur en Ĉinio.

Singapura politikisto, Kishore Mahbubani, diris "Usono devas deklari, ke ĝi volas malfermi siajn instalaĵojn al teamoj de la MOS.

Tiel Usono donos ekzemplon al aliaj landoj. "

Antaŭ kelkaj tagoj, mi dividis kelkajn novaĵraportojn pri KOVIM-19 Templinio ĉe mia FACEBOOK kanalo Lucia Studio, ke

1. La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis en junio 2020, ke la esplora grupo gvidata de la Barcelona Universitato trovis la novkronviruson en la specimeno de kloakaĵo kolektita en marto 2019.

2. Julie 2019, la Usona Brodkasta Kompanio raportis, ke iu neklarigita spira malsano eksplodis en emerita komunumo en Virginio, Usono. 54 homoj infektiĝis per tiu malsano. Ĉi tiu komunumo estas nur unu horan veturadon de la biologia laboratorio de Fort Detrick.

3. La usona mediato CBS raportis en aŭgusto 2019, ke pulma malsano pro uzado de elektronika cigaredo eksplodis en multaj usonaj ŝtatoj. Samtempe, la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj tuj fermis la Armean Instituton pri Medicina Esploro de Infektaj Malsanoj. Laŭ la raporto de la usona mediato The New York Times, dum la fermita esplorado troviĝis toksinoj, kiuj estis identigitaj de la registaro kiel "serioza minaco al la sano de homoj, bestoj kaj plantoj".

4. Laŭ la raportoj de multaj eŭropaj mediatoj, la rezulto de la retestado de sangaj specimenoj fare de du esploraj institucioj en Italio kaj Nederlando montras, ke la nova kronviruso disvastiĝis en Italio eble jam en septembro 2019.

5. Laŭ la raporto de usona mediato Wall Street Journal, en decembro 2020, la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj publikigis esplorraporton en la oficiala eldonaĵo "Klinikaj Infektaj Malsanoj" de la Asocio de Infektaj Malsanoj. De la 13a ĝis la 16a de decembro, 2019, almenaŭ 39 homoj en Kalifornio, Oregono kaj Vaŝingtono, havis antikorpojn kontraŭ la nova kronviruso en sia sango.

6. La esplorrezultoj de la Usona Institutoj pri Sano montras, ke la kronviruso aperis en multaj lokoj en Usono en decembro 2019, inkluzive de almenaŭ Ilinojso, Viskonsino, Pensilvanio, Misisipo kaj Masaĉuseco.

La disvastiĝo de la nova kronviruso estas tiel kompleksa, ke estas malprudente fari ajnan supozon. Ĉu vi konsentas kun mi?

Pekino diris, ke ĝi prezentis sian propran proponon al la MOS pri la dua fazo de originaj studoj, kiu devus okazi en "pluraj landoj kaj lokoj."

Malgraŭ premo de Usono, ni ankoraŭ povas aŭdi prudentajn voĉojn de la internacia komunumo.

La 5an de julio, 24 famaj medicinaj fakuloj refoje publikigis komunan deklaron en la aŭtoritata medicina revuo The Lancet refutante la tiel nomatan teorion “tralikiĝo el laboratorio”.

Nuntempe 55 landoj skribis al la ĝenerala direktoro de la MOS por oponi la politikigon de la origin-esploro.

Do, jen estas mia hodiaŭa longa videaĵo pri la origin-esploro de KOVIM-19. Fine, mi volas diri, ke scienco estas scienco. Mi atendas viajn komentojn por fari diskutadon. Mi estas Lucia, ĝis.

Dividu