Kial ni denove diskutas pri origin-spurado de KOVIM-19 nun?

Lucia Publikigita: 2021-08-03 16:13:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, de post kiam la libro de Darwin Pri la origino de specioj estis publikigita en 1859, ne estis tiom da furoro pri alia teorio pri evolucio.

Jes, mi parolas pri la originoj de SARS-Cov-2, la viruso, kiu kaŭzis KOVIM-19. Ĉu ĝi venis de la naturo? Aŭ ĉu ĝi tralikiĝis el laboratorio, la sensacia teorio, kiun iuj amas kredi?

Ni jam trapasis ĉi tiun bruegon. Kial ni diskutas pri ĝi nun denove? Ĉar oni alvokis plian enketon pri la tiel nomata teorio “tralikiĝo el laboratorio”. Ĉu ĝi portos nin ĝis la fundo de la afero? Aŭ ĉu ĝi simple persekutas la suspektaton en la malĝusta loko?

Lastsemajne mi kolektis kelkajn resursojn kaj bilde aŭ videe prezentis al vi pri la origin-spurado de KOVIM-19. Multaj amikoj komentis, ekzemple:

Joan Philips komentis, “La origino de KOVIM-19 estas dieta. Ne manĝu sovaĝajn bestojn! “

Istvan Juhasz komentis, “Mi pensas, ke en la mondo ĉiam aperis virusoj, kiuj atakis la homojn. Ni pensu pri la granda epidemio pesto en mezepoka Eŭropo aŭ pri aliaj en la historio. Sendube la homaro nun kapablas manipuli la virusojn kaj fari el tiuj armilon. Sed mi volas kredi, ke la homoj estas pli bonaj kaj pli sobraj dise en la mondo!”

Laŭdire, ke krome de usona eksa prezidento Donald Trump, Murdoch ankaŭ intervenis en la disvastiĝo de ĉi tiu virusa konspira teorio “tralikiĝo el laboratorio”… Voooov, kio estas via opinio, dividu kun mi!

Dividu