Usono ĉiam uzas diversajn rimedojn por manipuli publikan opinion

Lucia Publikigita: 2021-08-04 16:53:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, lastatempe mia amiko rekomendis libron titolitan Die Scheinheilige Supermacht al mi, samtempe li sendis al mi videaĵon de kelkaj intervjuoj kun la verkisto Michael Lueders. Lueders diris en intervjuo, ke Usono ĉiam uzas diversajn rimedojn por manipuli publikan opinion por konservi sian tutmondan hegemonion, ekzemple la Iraka milito, ekzemple la pandemio KOVIM-19. Samtempe li alvokis, ke la EU ne elektu flankojn inter Ĉinio kaj Usono, sed tenu bonajn rilatojn kun ambaŭ, kaj ke ankaŭ eŭropaj amaskomunikiloj ne devas blinde sekvi la raport-kadron starigitan de Usono.

Kvankam mi atentis la libron, ĉar la celgrupo de la libro estas germanaj kaj eŭropaj legantoj, do mi esperas, ke iuj el vi, kiuj legis aŭ konas la libron, dividos iom da la enhavo de la libro kun ni.

Laŭdire, la libro ankaŭ mencias multajn varmajn temojn kaj enhavojn. Ekzemple: kiel Usono manipulas publikan opinion per "precizaj administraj rimedoj de publika opinio"; en la okuloj de Usono, landoj kiuj konkurencas kun Usono en kaj ekonomiaj kaj politikaj aspektoj estos enmetitaj en la kategorion de "malbonaj landoj" "; kaj por gajni la ĝeneralan balotadon, kiel la eksa prezidento Donald Trump kaj nuna prezidento Joe Biden rekte alfrontis, ktp.

Mi rimarkis, ke la dorsa kovrilo de la libro estas konata foto de Trump-subtenantoj perforte enirantaj en la Usonan Kapitolon en januaro 2021. Lueders menciis en la intervjuo, ke uzo de la foto celas metafore indiki, ke Usono estas malkreskanta superpotenco kaj Ĉinio kreskas. Por batali kontraŭ la malkreska tendenco, Vaŝingtono senĉese premas Ĉinion, Rusion kaj aliajn landojn en la politika, milita kaj ekonomia kampoj.

Li diris ankaŭ, ke la usona registaro celas konfrontiĝon anstataŭ dialogon. Fronte al ĉi tiu aliro, la plej bona strategio estas liberiĝi de ĝiaj provokoj, sed sekvi propran vojon.

Dividu