Kiel komenciĝis la pandemio KOVIM-19?

Lucia Publikigita: 2021-08-05 21:42:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj monatoj la demando de kie SARS-CoV-2 venas, precize kiel la pandemio KOVIM-19 komenciĝis, fariĝis kreskanta fokuso de publika diskuto. La afero malpleniĝis kaj politikiĝis, diskutata de la mondo, sur la unua paĝo de ĉefaj eldonaĵoj kaj eble plej disputeme de kablaj novaĵoj.

Usona virusologo Stephen Goldstein diris en sia artikolo publikigita en la ĵurnalo The Hill la 29an de julio, ke la nova kronviruso plej eble originis el besto, ĉar estas nekontesteblaj pruvoj, kaj tiaj pruvoj pliiĝas.

Goldstein diris, ke lastatempe li kaj 20 virusologoj, epidemiologoj kaj evoluaj biologoj el la tuta mondo resumis kaj kontrolis ekzistantajn sciencajn pruvojn pri origino de la nova kronviruso. Ĉiuj opiniis, ke nunaj pruvoj povas forte atesti, ke la nova kronviruso plej eble originis el besto.

Goldstein emfazis, ke ambaŭ la variantoj de Alfa kaj Delta havas mutaciojn, kiuj plibonigas la efikecon de la tranĉita proteino - plue plifortigante la ideon, ke ĉi tiu trajto aperis per malzorgema natura evoluo, ne per lerta mano.

Krome, laŭ raporto de la rusa novaĵ-agentejo en la 31a de julio, Didier Pittet, direktoro de la Sekcio pri Prevento kaj Regado de Infektitaj Malsanoj en Ĝeneva Universitato, diris, ke nenia atesto montris, ke la viruso tralikiĝis el la lab

oratorio en la ĉina urbo Wuhan. La akuzo kontraŭ Ĉinio estas politika demando.

Amikoj, mi vere volas aŭskulti viajn opiniojn pri la “politika influado” al la origin-esploro de KOVIM-19. Do komentu al mi!

Dividu