Ĝis Tokio! Saluton Pekino!

Lucia Publikigita: 2021-08-10 17:03:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, dimanĉe mi ricevis kelkajn mesaĝojn kaj komentojn pri la nuna situacio de aplikaĵo Duolingo en Ĉinio. Rigardu, mi kolektis multajn informojn pri la evento, sed eble vi scias, ke kvankam mia filmeto estas mallonga, mi ĉiam faras multajn preparojn kaj enketojn antaŭ ol prezenti ilin al vi. Laŭplane, ĉi-semajne, mi prezentos kelkajn enhavojn pri Olimpikoj, do unue mi sekvos mian propran planon…ĉu bone?

Ni ĉiuj scias, ke dimanĉe finiĝis la Tokiaj Someraj Olimpikoj. Ĉinio okupis la duan lokon sur la ĝenerala medal-tabulo de la Tokiaj Olimpikoj 2020, per 38 oraj, 32 arĝentaj kaj 18 bronzaj medaloj.

Mi volas esprimi varmajn gratulojn kaj sincerajn komplimentojn al ĉiuj sportistoj tra la mondo, ne nur al la ĉinaj, ĉar ili ĉiuj gajnis grandan gloron por siaj landoj kaj popoloj.

Nun, Ĉinio faras la lastajn peparojn por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Ni atendas vin!

Dividu