Afganaj esperantistoj! Kiel vi fartas?

Lucia Publikigita: 2021-08-18 16:42:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la afgana grupo Talibano dimanĉe eniris la ĉefurbon Kabulo, kio markas la disfalon de la afgana registaro subtenata de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Samtage, afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani anoncis, ke li jam forlasis Afganion , kaj li faris tion por eviti sangadon.

Mi vidis multajn raportojn, fotojn kaj videaĵ-pecojn pri la nuna situacio en Afganio. Mi havas amikon loĝantan en Kabulo nun. Li diris al mi ke li elektis resti tie, ĉar li jam vivis en la urbo pli ol 20 jarojn. Fakte mi estas iom maltrankvila pri li. Mi ne konas pli da esperantistoj en Afganio, do mi elkore esperas, ke ili ĉiuj fartos bone, precipe virinoj kaj infanoj.

Amikoj, ĉu vi estas esperantisto en Afganio? Aŭ ĉu vi konas afganajn esperantistojn? Ĉu vi volas informi nin pri la nuna situacio en la lando? Mi esperas, ke vi ĉiuj bone protektu vin kaj fartu bone!

Mi atendas viajn respondojn.

Dividu