Respondoj de Lucia pri Shenzhou-12

Lucia Publikigita: 2021-08-25 20:20:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la 17an de junio, Ĉinio lanĉis la homloĝatan kosmoŝipon Shenzhou-12, kiu sendis tri tajkonaŭtojn al la kerna modulo Tianhe de la ĉina kosmostacio por tri-monata misio. Mi faris kelkajn epizodojn pri la grava evento, ekzemple “Kiel fariĝi tajkonaŭto en Ĉinio?”, “Laboroj de tajkonaŭtoj en kosmostacio”, ktp. Mi ankaŭ liveris al vi sufiĉan tempon por demandi min pri ilia ĉiutaga vivo en la ĉina kosmostacio.

Do jen estas tempo por respondi viajn demandojn:

*La unua demando estas: Ĉiutaga vivo de tajkonaŭtoj en ĉina kosmostacio

-Vivo en la kosmostacio estas multe plibonigita kompare kun tiu en la antaŭaj ĉinaj homloĝataj spacoŝipoj, kun pli grandaj salono kaj dormoĉambroj, pli progresintaj kosmaj kostumoj kaj aliaj.

La komencaj tagoj en la kosmostacio estas dediĉitaj al la elpakado de provizaĵoj, precipe tiuj senditaj de la kargoŝipo Tianzhou-2. Kvankam la tri tajkonaŭtoj laboras pli ol ok horojn ĉiutage, ili ankoraŭ povas dormeti tagmeze. Estas ankaŭ aŭtomata lumiga sistemo por konservi sanan biologian horloĝon.

*La dua demando estas: Ĉu tajkonaŭtoj povas ĝui duŝon en ĉina kosmostacio?

Multaj el ni scivolas, ĉu la tri tajkonaŭtoj en la ĉina kosmostacio povas havi duŝon. Huang Weifen, ĉefprojektisto de la astronaŭta sistemo por la ĉina projekto de homloĝata spacoŝipo, diris, ke la tajkonaŭtoj povas nur uzi varmajn malsekajn tukojn por purigi siajn korpojn dum restado en la kosmo, kaj aldonis, ke ĉi tio estas granda defio al ilia mensa eltenemo. Ĝis nun, jam pasis du monatoj. Post unu monato, ili finos la tri-monatan mision, kaj reveninte hejmen, ili certe deziregos havi duŝon unue.

La tria demando estas… estas kio? Ĝis morgaŭ!

Dividu