Kiel ĉina urin-recikliga sistemo laboras en kosmo?

Lucia Publikigita: 2021-08-26 20:10:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, kiel vi fartas? Hieraŭ mi respondis du viajn demandojn pri ĉinaj tajkonaŭtoj en ĉina kosmostacio. Nu, hodiaŭ mi respondos la alian demandon, pri kio? Hahaha, necesejo!

Jes, la demando estas: Kiel ĉina urin-recikliga sistemo laboras en kosmo?

Stokado de bazaj vivsubtenaj materialoj kiel akvo, manĝaĵo kaj oksigeno en kosmostacio estas tiel malfacila, ke iuj estas produktitaj enveturile anstataŭ transportitaj al kosmo.

Ĉinaj sciencistoj elpensis sistemon por recikligi akvon el la urino, spiro kaj ŝvito produktitaj de tajkonaŭtoj en kosmo, kio povas ŝpari 100 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 15,5 milionojn da usonaj dolaroj) dum ses monatoj kun tri tajkonaŭtoj en orbito.

Cui Guangzhi, unu el la projektistoj de la sistemo pri urina traktado, diris, ke la sistemo estis instalita en la lastatempe lanĉita kerna modulo Tianhe de la ĉina kosmostacio. Urino povas esti prilaborita en distilitan akvon, parto de kiu estos uzata por neceseja lavado. La resto, kune kun kolektita spira kondensaĵo, povas esti purigita plu por produkto de oksigeno kaj eksperimentoj.

Ĉu vi estas kontenta pri mia respondo? Se jes, ne forgesu levi dikfingron al mi. Ĝis!

Dividu