Troviĝas en profunda montaro de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou Kvincentmetra Apertura Sfera Radioteleskopo (KASR), kiu estas nomita "Ĉina Ĉiela Okulo". Por garantii glatan kaj longtempan funkciadon de la monde plej sentema radioteleskopo, Li Hui kaj kolegoj servas kiel "profesiaj kuracistoj" de la "Ĉiela Okulo".