Vespere de la 6-a de junio, gvidantoj al la Pinta Konferenco de Grupo 8 ĉeestis al neoficiala bankedo okazinta en bieno Hoben Luckow proksima je 25 kilometroj al germana urbeto Heiligendamm, tio simbolas inaŭguron de la Pinta Konferenco de Grupo 8.
Laŭ informo de ĉeestanto, en venontaj du tagoj, ĉeestantaj gvidantoj diskutos pri klimata ŝanĝiĝo, disvolviĝo de Afriko, liberigo de investo, ŝirma fonduso, protekto de intelekta proprieto kaj serio da tutmondaj problemoj.
Gvidantoj de la Grupo 8 okazigos dialogan kunvenon kun gvidantoj de evoluantaj landoj en la 8-a, kaj diskutos ĉefe pri monda ekonomio, investo kaj socia respondeco, protekto de intelekta proprieto, disvolviĝo, klimata ŝanĝiĝo kaj internaciaj kaj regionaj problemoj komune zorgataj. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao invitite ĉeestos al la dialoga kunveno. |