Posttagmeze de la 6-a de junio, laŭ invito de germana ĉefministro Angela Merkel, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Berlinon kaj ĉeestos al la dialogo inter G8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj okazonta en germana urbeto Heiligendamm kaj al la kolektiva intervidiĝo kun gvidantoj de Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj Meksikio.
Gvidantoj de la Grupo 8 okazigos dialogan kunvenon kun gvidantoj de evoluantaj landoj en la 8-a, kaj diskutos ĉefe pri monda ekonomio, investo kaj socia respondeco, protekto de intelekta proprieto, disvolviĝo, klimata ŝanĝiĝo kaj internaciaj kaj regionaj problemoj komune zorgataj. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao invitite ĉeestos al la dialoga kunveno.
|