La 7-an de junio, usona prezidento Bush kaj rusa prezidento Putin renkontiĝis en la Pinta Kunveno de la Grupo 8, okazanta en la germana urbeto Heiligendamm. Ili faris interparolon pri lokado de kontraŭmisila sistemo.
Laŭ germanaj amaskomunikiloj, en la renkontiĝo Putin proponis al Bush, ke Usono ŝanĝu la lokon, en kiu Usono planas loki kontraŭmisilan sistemon. Putin diris, ke Eŭropo denove fariĝos la celo de rusaj armiloj, se Usono insistas loki kontraŭmisilan sistemon en Ĉeĥio kaj Pollando.
En gazetara konferenco post la renkontiĝo, Bush diris, ke lokado de kontraŭmisila sistemo en la orienteŭropa regiono estas tute defendeca, kaj tio ne minacas la rusan sekurecon. Li ankaŭ apelaciis al Rusio kunlabori kun Usono rilate al la problemo pri lokado de kontraŭmisila sistemo. |