La 6-an de junio en Heiligendamm, Germanio, usona prezidento Bush kaj japana ĉefministro Abe Shinzo anoncis, ke la du landoj kunlaboros rilate al klimata ŝanĝiĝo por ellabori efikan kaj flekseblan framon pri tiu ĉi problemo.
Tiutage antaŭ la Pinta Kunveno de la Grupo 8 ili renkontiĝis kaj faris diskuton ĉefe pri klimata ŝanĝiĝo, energio kaj la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.
Poste en gazetara konferenco Abe Shinzo diris, ke li kaj Bush konsentis, ke la du landoj kunlaboru por elfari efikan kaj flekseblan framon kontraŭ al la klimata ŝanĝiĝo. Bush esprimis, ke en tiu ĉi framo devas esti celo, al kiu klopodu diversaj landoj. |