La 29-an de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Hongkong por ĉeesti al la 10-jariĝa ceremonio de reveno de Hongkong al la patrolando kaj enoficiĝa ceremonio de la 3-a registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono.
Administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono Zeng Yinquan kaj ĉefaj oficistoj de la registaro de la speciala administra regiono, estro de la kontakta oficejo de la centra popola registaro en la Hongkong-a Speciala Administra Regiono Gao Siren kaj respondeculoj de aliaj centraj institucioj en Hongkong bonvenigis Hu Jintao kaj liajn sekvantojn en la flughaveno.
Laŭ informo, krom ĉeesto al ceremonioj, Hu Jintao ankaŭ vaste intervidiĝos kun diverrondaj personoj de Hongkong. |