Vespere de la 13-a de oktobro en Pekino, la novaĵ-centro de 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis bankedon al ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj.
Estro de la novaĵ-centro s-ro Zhai Huisheng la unua esprimis varman bonvenon al ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj partoprenantaj en raportado de la kongreso. Li diris, ke baldaŭ inaŭguriĝos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, tiu grava kongreso okazonta en historie ŝlosila etapo altiras mondan rigardon. Tio montras varman atenton de la mondo al Ĉinio kaj la Komunista Partio de Ĉinio kaj manifestas, ke Ĉinio kaj la partio estas pli demokratiaj kaj malfermaj. |