Reprezentantoj akceptis intervjuon en la flughaveno
La 15-an de oktobro en Pekino, okazos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la reganta partio de Ĉinio. Ĝis vespero de la 13-a, 38 delegacioj al la kongreso tute sin anoncis.
Reprezentantoj esprimis, ke de post kiam okazis la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2002, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio gvidata de Hu Jintao kiel ĝenerala sekretario gvidas tutlandajn diversnaciecajn popolanojn solidarece klopodi, oni profunde praktikas sciencan koncepton pri disvolvo, unuanime faras konstruadon kaj strebas por evoluo. De la pasintaj 5 jaroj, ekonomia kapablo kaj sinteza ŝtatforto de Ĉinio kontinue altiĝas, la internacia influo plue leviĝas, la popola vivo senĉese pliboniĝas kaj socialismaj ekonomia, politika, kultura kaj socia konstruadoj disvolviĝas. Ili esperas, ke la baldaŭ okazonta 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio alportos pli harmonian kaj grandan disvolviĝon. Ili kredas, ke post la kongreso, Ĉinio havos pli vivplenan disvolviĝon. |