Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, specialisto de pakistana strategia esplorejo pri ĉina problemo Fazal Ul Rahman esprimis, ke la kongreso estas kaj retrorigardo kaj resumo al la pasinteco kaj ankaŭ antaŭenrigardo kaj projektado al la estonteco.
Intervjuate de raportisto de ĈRI, Fazal Ul Rahman esprimis, ke rapida disvolviĝo de Ĉinio ne disigeblas de gvidado de la ĉina registaro kaj la Komunista Partio de Ĉinio. Kiam kontinue disvolviĝas la ekonomio, la ĉina registaro kaj la partio pli kaj pli maturiĝas. |