De la 25-a ĝis la 26-a de februaro en la urbo Qingdao de la provinco Shandong de Ĉinio, okazis ĉina-usona jara intervidiĝo pri surmara milita sekureca interkonsiliĝa sistemo.
Dum la intervidiĝo, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri problemoj pri surmara milita sekureco de Ĉinio kaj Usono kaj diskutis pri komuna ekzercado de la du mararmeoj en la kuranta jaro.
La surmara milita sekureca interkonsiliĝa sistemo de Ĉinio kaj Usono fondiĝis en 1997, ĝis nun jam okazis 7 jaraj interkonsiliĝoj. Per interkonsiliĝo, la du flankoj akcelas reciprokan konfidon kaj komprenon, akcelas surmaran militan sekurecon de la du landoj kaj profundigas interfluon kaj kunlaboron inter la du mararmeoj.
|