En la 6-a de marto en Pekino, proparolanto de ĉina Eksterafera Ministerio Qin Gang diris, ke Ĉinio kaj Japanio aktive interkonsiliĝas pri preciza dato de la vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Japanio. Ĉinio kredas, ke ĉi-foja vizito profunde influos la antaŭenpuŝadon de longtempa, sana kaj stabila disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.
En la sama tago, dum la regula gazetara konferenco, Qin Gang neis raporton de iuj amaskomunikiloj pri tio, ke malfruiĝos la vizito de Hu Jintao al Japanio pro toksiĝa evento de ĵiaozi-o. Li montris, ke Ĉinio kaj Japanio klopodas por la strategiaj reciproke favoraj rilatoj, kaj tio ne ŝanĝiĝos pro ia afero. |