La 5-an de februaro japana enketa grupo inspektis iun manĝaĵ-fabrikon en la provinco Hebei de Ĉinio. Ili diris, ke la fabriko, kiu eksportas ĝiaozion al Japanio, ne havas eksterordinaran staton.
En la 30-a de januaro, Japanio informis al Ĉinio, ke okazis toksita evento de japana konsumanto pro manĝo de frostigitaj ĝiaozioj eksportitaj de Ĉinio. Ĉinio tuj enketis tiun eventon kaj ankaŭ Japanio sendis enketan grupon al Ĉinio.
Laŭ konigo de ĉina oficisto, Ĉinio jam montris al Japanio maksimume multajn materialojn kaj instalaĵojn. |