La 9-an de marto, gvidantoj de Pakistana Popola Partio kaj Pakistana Islama Ligo-Nawaz okazigis interparolon en Murreo, orienta Pakistano. Post la interparolo la du partioj publikigis deklaron pri establo de koalicia registaro.
La deklaro titolita kiel Murrea Deklaracio de Pakistana Popola Partio kaj Pakistana Islama Ligo diras, ke la du partioj konsentis refunkciigi oficon de juĝisto en 30 tagoj post establiĝo de la nova registaro. La ĉefministro estos kandidatigita de la Popola Partio kaj subtenata de ĉiuj partioj aliĝintaj al la kabineto. Tamen la kandidato devas praktiki la programon faritan de la du partioj.
La deklaro diras ankaŭ, ke la prezidanto kaj vicprezidanto de Nacia Asembleo estos kandidatigitaj de la Popola Partio. La prezidanto kaj vicprezidanto de Punjab-provinco elektiĝos el Palestina Islama Ligo-Nawaz. |