Lastatempe iuj internaciaj personoj respektive publikigis parolon subtenante la rimedojn fare de Ĉinio por protekti unuecon de la ŝtato.
La 27-an, nova prezidanto de pakistana Nacia Asembleo Fahmida Mirza esprimis subtenon al la rimedoj fare de la ĉinaj registaro kaj popolo por protekti la ŝtatan unuecon kaj socian stabilecon. Ŝi diris, ke pakistana Nacia Asembleo forte kondamnas la perfortan eventon okazintan en Tibeto, oponas kontraŭ sendependigo de Tibeto kaj Taiwan kaj oponas kontraŭ la intenco de eksteraj fortoj por politikigi Olimpikojn.
Direktoro kaj ĉefaŭtoro de tajlanda ĉinlingva ĵurnalo Azia Novaĵ-Tempo sinjoro Qian Feng esprimis, ke falsaj raportoj de iuj okcidentaj amaskomunikiloj pri la perforta evento en Tibeto montras mankon de profesia virteco al tiuj amaskomunikiloj.
Germanaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia kaj retumantoj esprimis indignon pri la falsaj raportoj de iuj okcidentaj amaskomunikiloj.
Germana semajna gazeto publikigis artikolon per historia fakto de Tibeto en la lastaj 50-jaroj malkaŝantan la esencon de Dalai-kliko por dispartigi la ŝtaton.
Cetere iuj personoj de Rusio, Aŭstralio kaj Katario en sporta kaj politika rondoj respektive esprimis oponadon kontraŭ bojkotado al Pekinaj Olimpikoj. |