Lastatempe, Ĉina Ĵurnalista Asocio publikigis deklaron, forte kondamnante iujn okcidentajn amaskomunikilojn pro distordita kaj falsa raporto pri la evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an de marto en Lasao.
La deklaro diras, ke en raporto pri lasaa evento, iuj okcidentaj amaskomunikiloj fundamente malobservas profesian virtecon de ĵurnalistoj. Iuj ne hezitis fari teknikan trakton al fotoj kaj iuj eĉ troigis la ciferon en artikoloj.
La deklaro diras, ke la Ĉina Ĵurnalista Asocio ĉiam alte atentas profesian virton de ĉinaj ĵurnalistoj kaj ĉiam klopodas por tio. Tamen iuj alilandaj samfakuloj publike malobservis veraecon, objektivecon kaj juston en la raporto pri lasaa evento. La Asocio forte kondamnas tion. |