La 28-an de marto grupo de raportistoj el 19 en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj revenis de Lasao al Pekino post la invervjuo pri perforta evento, okazinta la 14-an de marto en Lasao.
Antaŭtagmeze de la 26-a de marto, la raportista grupo, organizita de la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, ekveturis de Pekino al Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Dum la 3-taga restado en Lasao raportistoj intervjuis entreprenojn kaj instituciojn, popolanojn kaj armitajn policanojn, kiuj suferis gravan perdon aŭ vundiĝis en la evento, kaj ankaŭ vizitis la Templo Jokkang, la palacon Potala kaj aliajn religiajn lokojn, por koni la veran procezon kaj influon de la evento kaj opiniojn de diversaj rondoj pri la evento. Raportistoj ankaŭ rigardis dokumentajn filmojn pri la perforta evento kaj intervjuis Padma Tsinle, plenuman vicprezidanton de la registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono. |