La 30-an de marto, Jiang Yu, proparolantino de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke Ĉinio firme malkontentas pri tio, ke ne-oficiala kunveno de EU-a Konsilio de Ministroj pri Eksteraj Aferoj faris diskuton kaj komenton pri la tibeta situacio.
Responde al demando de raportisto, Jiang Yu diris, ke tibeta problemo estas tute interna afero de Ĉinio. Ĉia alilando aŭ internacia organizo ne havas rajton interveni en la tibetan problemon. Ŝi diris ankaŭ, ke perforta evento en Lasao malordigis kulturajn kaj religiajn aktivadojn de la loka popolo kaj detruis normalan socian ordon. La evento estas perforta krimo, kiu serioze atencis homajn rajtojn kaj damaĝis la vivon kaj posedaĵojn de la loka popolo. Por teni socian ordon kaj protekti la vivon kaj posedaĵojn de la popolo, ĉia lando respondecema laŭleĝe alprenos metodojn por bremsi perfortan krimon.
Ĉinio firme postulas, ke EU kaj ĝiaj membrolandoj klare kondamnu la perfortan eventon kaj komplotintojn, kaj ne alprenu duoblajn kriteriojn. |