Plej nova statistiko montras, ke en 2007 la totala produkta valoro de Tibeta Aŭtonoma Regiono superis 34,2 miliardojn da juanoj de renminbi. La pokapa nacia produkta valoro superis 12 milojn da juanoj de renminbi. La ekonomio de Tibeto realigis transpasan kreskadon je 12% en sinsekvaj 7 jaroj.
De la lastaj jaroj, la centra registaro pluapaŝe fortigas subtenon al Tibeto. En 2006, la Ŝtata Konsilantaro faris 40 politikojn por rapidigi disvolviĝon de Tibeto kaj protekti ĝian stabilecon. En 2007, la Ŝtata Konsilantaro difinis 180 projektojn en Tibeto sumantajn je pli ol 77 miliardoj da juanoj de renminbi.
Laŭ konigo de koncerna departemento de Tibeto, en la kuranta jaro aranĝiĝos 77 gravaj projektoj en Tibeto. Ĝis nun inter ili pli ol 20 projektoj jam komenciĝis. |