La 6-an de aprilo, la brita polico arestis secesiistojn intencantajn sendependigi Tibeton, kiuj celas ĝeni kaj rompi stafetadon de olimpika torĉo. Pri ilia agaĉo, multaj lokanoj esprimis fortan indignon kaj koncerna proparolanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato faris fortan kondamnon.
Antaŭtagmeze de la 6-a laŭ la loka tempo, komenciĝis stafetado de olimpika torĉo en Londono. En tiu periodo, aro da tibetaj secesiistoj celis rompi la stafetadon, tamen la brita polico rapide retenis ilian agaĉon kaj la stafetado de olimpika torĉo glate funkciis. |