Vespere de la 6-a de aprilo, olimpika torĉo finis la stafetadon en Londono kaj veturos al Parizo.
Londono estas la 4-a stadio de la monda vojaĝo de olimpika flamo de Pekinaj Olimpikoj. La torĉo estis stafetata el la stadiono Wembley en nordokcidenta Londono je la 10-a kaj duona horo antaŭtagmeze de la 6-a kaj transiris 10 distriktojn. La stafetada linio longas je preskaŭ 50 kilometroj kaj daŭris 8 jarojn. Estas la plej longa stafetado en ekstera urbo de la olimpika torĉo de Pekinaj Olimpikoj. 80 stafetoj partoprenis en la aktivado.
Brita ĉefministro Gordon Brown spektis stafetadon de la olimpika torĉo ĉe pordo de ĉefministrejo en Downing Strato kaj ankaŭ princino Anne ĉeestis al celebra aktivado en la fino. |