La 7-an de aprilo, ĉina plej granda novaĵ-agentejo Xinhua-Novaĵ-Agentejo publikigis komenton kaj refutis la rezolucian projekton prezentitan de prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj de usona Kongreso kaj malmultaj parlamentanoj pri apelacio al la ĉina registaro ĉesigi "premon" al Tibeto kaj fari "esencan" dialogon kun Dalai. La komento diras, ke tio ignoras la fakton kaj estas absurda.
La komento diras, ke la politiko de la ĉina registaro al Dalai estas defitiniva kaj konstanta. Se Dalai vere forlasos porpledon pri "sendependigo de Tibeto", ĉesigos secesian aktivadon kaj agnoskos, ke Tibeto kaj Taiwan estas neapartigeblaj partoj de la ĉina teritorio, la ĉina registaro volas fari interkonsiliĝon kun li. Tamen la ĉina registaro ne subiĝos pro ekstera premo. |