La 16-an de aprilo, ministro de Saudi-Arabio pri internaj aferoj Nayef bin abdul-aziz esprimis en Riado, ke Saudi-Arabio komprenas kaj subtenas rimedojn laŭleĝe prenitajn de la ĉina registaro por protekti socian stabilecon en Tibeto kaj persistas starpunkton pri unu Ĉinio.
Intervidiĝinte kun ĉina ambasadoro Yang Honglin, Nayef bin abdul-aziz diris, ke Saudi-Arabio rigardas Ĉinion kiel strategian kunlaboran partneron kaj disvolvo de la amikecaj kaj kunlaboraj rilatoj de la du landoj en diversaj kampoj konformas al dulandaj longtempaj kaj bazaj interesoj.
Yang Honglin konigis al Nayef bin abdul-aziz veron de la tibeta perforta krima evento kaj koncernajn rimedojn prenitajn de la ĉina registaro, dankis Saudi-Arabion pro ĝia kompreno kaj subteno al la ĉina flanko kaj laŭdis la registaron de Saudi-Arabio pro ĝia konsekvenca persisto en politiko pri unu Ĉinio rilate al la taiwan-a problemo.
|