Vespere de la 4-a de majo en Tokio, ĉefkonsilanto de Asocio por Amikeco inter Japanio kaj Ĉinio Muraoka Kyuhei esprimis, ke la japana popolo atendas baldaŭan ŝtataferan viziton fare de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Japanio kaj sincere esperas, ke intervidiĝo de dulandaj gvidantoj povos antaŭenpuŝi kaj realigi la stabilajn duflankajn rilatojn.
Farante salutvortojn en bonveniga bankedo por la delegacio de ĉinaj junuloj, kiuj atingis Tokion en tiu tago por fari amikecan viziton al Japanio, Muraoka Kyuhei esprimis, ke kvankam estas mallonga tempo por vizito de la delegacio al Japanio, tamen li esperas, ke membroj de la delegacio plene utiligos la bonŝancon por koni japanajn morojn kaj kutimojn kaj ankaŭ portos sinceran amikecon de la japana popolo al Ĉinio.
Estro de la delegacio kaj sekretario de sekretariejo de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo Zhang Xiaolan esprimis dankon pro detala aranĝo de la japana flanko. Ŝi diris, ke la juna generacio portanta sur si taskon pri dulanda disvolviĝo en la estonteco, devas vizaĝi al estonteco kaj kune antaŭenpuŝi sanan, stabilan kaj pacan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. |