Laŭ invito de la japana registaro, antaŭtagmeze de la 6-a de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao forlasis Pekinon kaj veturis al Tokio por 5-taga ŝtata vizito al Japanio.
Tio estas la unua ŝtata vizito fare de ĉina ŝtatestro al Japanio post 10 jaroj kaj ankaŭ la unua vizito de Hu Jintao post pluenoficiĝo kiel ŝtata prezidanto. Hu Jintao esprimis intervjuate de japanaj amaskomunikiloj en Pekino, ke tio estas varmprintempa vojaĝo. |