Japanaj amaskomunikiloj atentas viziton de Hu Jintao
La 6-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao komencis ŝtatan viziton al Japanio, nomatan "Varmprintempa Vojaĝo". Lastatempe amaskomunikilioj de Korea Respubliko kaj Hindio sinsekve publikigis artikolojn kaj pozitive taksis la varmprintempan vojaĝon.
En la 6-a, ĵurnalo "Joongang Taga Novaĵo" de Korea Respubliko publikigis artikolon, dirante, ke la vizito de Hu Jintao al Japanio estos bazo bonveniganta brilan printempon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.
Samtage, alia ĵurnalo "Chosun Ilbo" publikigis artikolon, dirante, ke Hu Jintao vizitas Japanion okaze de la 30-a datreveno de subskribo de paca amika konvencio de Ĉinio kaj Japanio, tio helpos plibonigon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj ĉiuflankan antaŭenpuŝon de la strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter la du landoj.
Hinda Azia Novaĵ-Agentejo montris en sia raporto, ke la vizito de Hu Jintao al Japanio estas la unua vizito de ĉina ŝtata prezidanto al Japanio en la pasintaj 10 jaroj. |