La 6-an de majo, ĉina ambasadoro en Norvegio Gao Jian reprezentante ĉinan eksteraferan ministron Yang Jiechi esprimis en konferenco pri sudana darfura problemo inaŭguriĝinta en Oslo, ke Ĉinio volontas daŭre interflui kun diversaj flankoj kaj daŭre liveri subtenon kaj helpon por solvi darfuran problemon.
Tiutage Gao Jian diris reprezentante ĉinan eksteraferan ministron Yang Jiechi, ke oni helpas al Darfuro plirapide restarigi pacon kaj stabilecon, havigi al la popolanoj sekurecan medion kaj realigi pacan kunekziston kaj disvolviĝon. Tio konformas al la interesoj de la popolanoj de Sudano kaj Afriko. Tio ankaŭ estas baza punkto de Ĉinio por solvi darfuran problemon.
Gao Jian diris, ke Ĉinio faras penadon por antaŭenpuŝi bonan solvadon de la darfura problemo kaj aktive partoprenas en pacprotekta agado en Darfuro.
|