china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vojaĝo al Xiangshawan por ĝui sablointereson
(GMT+08:00) 2008-05-19 16:38:10

 

En la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en nordo de Ĉinio estas vidindejo Xiangshawan. Xiangshawan signifas golfon de la sonora sablo. Ĝi meritas esti mirindaĵo de la mondo. Tien, oni nepre ĝuas intereson de la sablo: kiam oni malsuprenglitas, sonoras la sablo, kvazaŭ zumego de preterfluganta aviadilo, skuante la montvalon. Xiangshawan posedas belan legendon, ke antaŭlonge iu dio neatente malstreĉis sian sablosakon, la sablo elfluis kaj palpebrume fariĝis dezerto. Estis tro malfrue bedaŭri, la dio do faris valon en la oriento de la dezerto kaj venigis tondran dion por gardi ĝin sablon. Tio estas deveno de Xiangshawan. De tiam tie ofte aŭdiĝas sono de la ondiĝema sablo. Kvankam la legendo estas ĉarma, tamen ĝi ne malkaŝis la enigmon de la sablosono. Sinjoro Li Mingke estas esploristo pri Xiangshawan, li diris,

"Pri la kaŭzo de la formiĝo de Xiangshawan teorie estas du diroj. Laŭ la unua, la sablo sonoras pro frotado sub la ekstera forto. La alia teorio diras, ke sub ventopovo formiĝis sableroj sammezuraj, ĉe kiuj aperas resonanco en frotado kaj skuado. Tamen tiuj teorioj estas ankoraŭ nepruvitaj. Kial la sablo sonoras, restas enigmo."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040