La 19-an de majo, ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj, ĉinaj agentejoj en internaciaj organizoj kaj ĉinkapitalaj institucioj kaj transmaraj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj sinsekve esprimis funebron al viktimoj de tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan.
De mateno de la 19-a de majo laŭ la pekina tempo, ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj, ĉinaj agentejoj en internaciaj organizoj kaj ĉinkapitalaj institucioj duonhisis la nacian flagon por esprimi funebron al mortintoj en tertremo. la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj aranĝos kondolencajn librojn. |