Lastatempe la internacia socio plue esprimis konsolon al plagita regiono en Ĉinio per diversaj manieroj kaj liveras helpon.
Prezidento de Orienta Timoro esprimis konsolon al Hu Jintao.
Prezidanto de Nacia Asembleo de Zambio kaj prezidanto de Nacia Asembleo de Kamboĝo esprimis konsolon al Wu Banguo. Ankaŭ prezidanto de Samoa Leĝ-Dona Konsilio kaj prezidanto de etiopia Popola Kongreso esprimis konsolon al Ĉinio.
Jordania ĉefministro kaj etiopia ĉefministro esprimis konsolon al ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Israela ĉefministro esprimis konsolon al Ĉinio.
Hinda vicprezidento esprimis al ĉina vicprezidanto Xi Jinping.
Ŝri-lankaa eksterafera ministro, siera-leona eksterafera ministro kaj eksterafera ministro de Kuk-Insularo esprimis konsolon al Yang Jiechi.
Cetere prezidanto de Monda Konferenco pri Sano, provizora ĝenerala sekretario de Komuna Merkato de Sudorienta Afriko, plenuma prezidanto de Homa Loĝeja Programo de UN, rusa prezidanto de Amika, Paca kaj Disvolva Komitato de Ĉinio kaj Rusio esprimis konsolon al Ĉinio.
Korea Respubliko decidis plue liveri kontraŭkatastrofajn materialojn je 4 milionoj da usonaj dolaroj.
La aŭstralia registaro plue liveras helpon je miliono da aŭstraliaj dolaroj.
La germana registaro plue liveras 2,5 milionojn da eŭroj en Disvolva Helpa Programo inter Ĉinio kaj Germanio.
La brita registaro decidis plue liveri milionon da sterlingaj pundoj. |