Lastatempe fremdlandaj amaskomunikiloj kontinue atentas la serion da kontraŭkatastrofa savado fare de la ĉina armeo kaj alte taksis ilian agadon de ili.
Ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj, inkluzive de Koalicia Gazetaro, Routers kaj Franca Gazetara Agentejo, senĉese raportis la informojn pri la tertremo en Wenchuan kaj rekte prezentis la rapidan agadon de la armeo. Raportisto de usona Koalicia Gazetaro diris, ke la rapida agado montras, ke la ĉinaj gvidantoj jam metis la savadan laboron sur la plej gravan lokon.
Multe da amaskomunikiloj rimarkis la kortuŝajn scenojn, kiam la armeanoj kaj armitaj policanoj faras kontraŭkatastrofan laboron.
Cetere ĉefaj amaskomunikiloj de Usono, Hindio, Aŭstrio, Latvio, Korea Respubliko kaj Germanio faris pozitivan raporton pri la kontraŭkatastrofa laboro fare de la ĉinaj armeanoj kaj armitaj policanoj kaj donis altan takson. |