De la lastaj tagoj Jordanio, Japanio kaj Germanio respektive liveras kontraŭkatastrofajn materialojn kaj kuracan helpon al la katastrofejo en Ĉinio.
Frumatene de la 21-a de majo, la kontraŭkatastrofaj materialoj liveritaj de Jordanio atingis la urbon Chengdu. La materialoj inkludas tendojn, matracojn kaj kuracajn aparatojn.
Vespere de la 20-a japana kuraca taĉmento atingis Chengdu. La kuraca taĉmento konsistas el 23 homoj.
Vespere de la 19-a, unua internacia kuraca kampa savgrupo konsistanta el pli ol 10 germanaj specialistoj atingis Sichuan-provincon. Ĉinio kaj Germanio kunlabore establos ambulancon en Sichuan. |