De la lastaj tagoj, gvidantoj de iuj fremdlandoj iris al ĉinaj ambasadorejoj kaj ĉinaj oficejoj en internaciaj organizoj por kondolenci viktimojn en la tertremo. Ili alte taksis la kontraŭkatastrofan laboron de la ĉina registaro.
La 21-an de majo, japana ĉefministro Fukuda Yasuo diris, ke post la tertremo ĉinaj gvidantoj persone iris al la katastrofejo por gvidi la kontraŭkatastrofan savadon. Li kredas, ke la ĉina popolo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos la hejmon.
Tanzania prezidento diris, ke la kontraŭkatastrofa laboro de la ĉina registaro konsideras la vivon de homoj kiel plej gravan aferon kaj science helpis la plagitojn.
Ŝri-lankaa prezidento admiras la rapidan kaj efikan kontraŭkatastrofan laboron fare de la ĉina registaro.
Alĝeria ĉefministro esprimis, ke sub la helpo de la internacia socio, la ĉina registaro venkos la katastrofon.
La 20-an de majo, kolombia prezidento esprimis, ke vizaĝante al tiel serioza katastrofo la ĉina registaro ne maltrankviliĝis, sed faris kontraŭkatastrofajn rimedojn. Specialaj savistoj kaj ordinaraj popolanoj plenforte faras helpadon. Ĉio estas admirinda kaj lerninda.r |