Ĉina Popola Banko subtenos posttertreman rekonstruadon per valutaj politikoj
(GMT+08:00) 2008-05-28 09:46:38
La 27-an de majo en Chengdu, ĉefurbo de ĉina provinco Sichuan, s-ro Zhou Xiaochuan, estro de Ĉina Popola Banko, esprimis, ke la centra banko plenforte subtenos posttertreman savadon kaj rekonstruadon per diversaj valutaj politikoj.