En la 27-a de majo en Pekino, dum la regula gazetara konferenco, Qin Gang, proparolanto de ĉina Eksterafera Ministerio refoje esprimas elkoran dankon al ĉiuj landoj, organizoj kaj homoj, kiuj liveris helpon al Ĉinio.
Qin Gang diris, ke laŭ statistiko de ĉina Eksterafera Ministerio, jam registaroj kaj neregistaraj organizoj el 155 landoj, kaj dekoj da internaciaj kaj regionaj organizoj esprimis volon por monkontribui al Ĉinio, kaj la sumo atingas 1,9 miliardojn da juanoj de renminbi. |