La 28-an de majo, la Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis rajtigite de ĝenerala komandejo, ke ĝis la 12-a horo de la 28-a de majo, sume 68 109 homoj mortis en la tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan, sudokcidenta parto de Ĉinio, pli ol 360 mil homoj vundiĝis, preskaǔ 20 miloj da homoj malaperis.
Laǔ statistiko, ĝis la 24-a horo de la 27-a, savistoj jam savis kaj translokigis pli ol 720 milojn da homoj kaj 6 541 homoj estis savitaj el ruino. |