De la lastaj tagoj, la internacia socio plue liveras helpon al ĉina tertreme plagita regiono Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan; gvidantoj de iuj landoj kaj internaciaj organizoj plue diversmaniere esprimis konsolon al la plagita regiono kaj esprimis kondolencon al viktimoj.
La 28-an de majo, ambasadoroj de Maroko kaj Sudano respektive transdonis al la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj monkontribuon de maroka reĝo kaj la sudana registaro. Ankaŭ la registaroj de Venezuelo kaj Nov-Zelando liveris al Ĉinio kapitalon aŭ materialon.
La 28-an de majo, afgana prezidento Hamid Karzai iris al la ĉinaj ambasadorejo kaj esprimis kondolencon al viktimoj en la tertremo. En la sama tago, ĉefstabejo de UN en Najrobio okazigis ceremonion kaj faris kondolencon kaj preĝon por viktimoj. |