La 28-an de majo en Pekino, vicestro de la ĉina Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado sinjoro Mu Hong diris, ke la ĝenerala konsidero de Ĉinio pri postkatastrofa rekonstruado estas plenumi antaǔperiodan laboron kaj ĝeneralan projektadon de postkatastrofa rekonstruado en tri monatoj kaj fundamente plenumi ĉefajn taskojn de rekonstruado en venontaj tri jaroj.
En la gazetara konferenco okazigita de la Novaĵ-Oficejo sub ĉina Ŝtata Konsilantaro, Mu Hong konigis, ke nun la centra financo jam asignis 70 miliardojn da juanoj de renminbi kiel fonduson de postkatastrofa rekonstruado.
|