La 26-an de majo, Politika Buroo de Centra Komiato de KPĈ okazigis konferencon por aranĝi kontraŭkatastrofan laboron kaj postkatastrofan rekonstruadon. Ĝenerala sekretario de Centra Komitato de KPĈ Hu Jintao prezidis la konferencon.
La konferenco montras, ke la tertremo okazinta en Wenchuan estas katastrofo kun plej forta demaĝforto, plej vasta amplekso kaj plej granda malfacilo. La tuta Ĉinio unuiĝas. Samlandanoj en Kongkong, Aomeo kaj Taiwan, ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj aktive monhelpas la plagitejon. Multe da fremdlandaj registaroj, internaciaj orgniazoj kaj amikoj aktive liveras helpon. Post penado la kontraŭkatastrofa laboro gajnis grandan etapan frukton.
La konferenco montras, ke nun ankoraŭ estas serioza la kontraŭkatastrofa laboro. Bone farante savadan laboron al plagitoj oni devas meti aranĝon de plagitoj, refunkciigon de produktado kaj postkatastrofan rekonstruadon en plej elstaran lokon.
La konferenco postulas, ke ĉiuj departementoj en ĉiuj lokoj disvolvu socian disvolviĝon farante kontraŭkatastrofan laboron, plenforte subtenu la katastrofejon, plenforte tenu stabilan kaj rapidan disvolviĝon de ekonomio kaj socian harmonion kaj stabilecon, efike faru preparan laboron de Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj kaj venku la katastrofon. |