La 30-an de majo, akompanante Lee Myung Bak, prezidento de Korea Respubliko al plagitaj lokoj de tertremo, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi en libera tempo vizitis kaj konsolis internaciajn medicinajn grupojn de Britio, Kubo, Japanio kaj Rusio, kiuj venas al la plagitaj lokoj por kuracado.
Yang Jiechi esprimis, ke post fortega tertremo en la provinco Sichuan, la internacia socio liveras valoran subtenon kaj helpon. Iuj landoj rapide ekspedis medicinajn grupojn kaj tiuj grupoj ne rifuzas penigan laboron kaj tutforte disvolvas kuracadon. Tio plene enkorpigas amikecon de popolanoj en la mondo al la ĉina popolo kaj subliman humanisman spiriton. Mi en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, donas sinceran dankon kaj konsolon al ili.
|