La 30-an de majo, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin faris inspekton en la urbeto Yingxiu kaj la urbo Dujiangyan de la tertreme plagita regiono.
Frumatene de la 30-a de majo, Jia Qinglin iris al la urbeto Yingxiu por fari inspektadon al la kontraǔkatastrofa laboro kaj viziti la plagitajn popolanojn kaj armeanojn kaj policanojn, kiuj streĉite kaj bonorde laboras. Li iris ankaǔ al la urbo Dujiangyan kaj vizitis lernantojn.
Post tio, Jia Qinglin prezidis kunsidon de diversaj demokratiaj partioj kaj koncernaj institucioj en Chengdu. |